miércoles, 3 de abril de 2013

"Hojuelas [Oĥŭelas]" (Folietoj)

Tiu dolĉaĵo estas tipa en la centro-sudo de la duoninsula Hispanio. Mi ekkonis ĝin en La Manĉo.

Oni devas miksi 12 kokovojn, 100 ml da olivoleon kaj tiom da tritiko-farunon, por fari, ke la miksaĵo estu solida kaj iom elasta.
Oni prenas pilketojn el tiu afero kaj platigas ilin per ligna cilindra ilo por fari rondetoj (ĉ.10 cm da diametro). La rondetojn oni metas en bolanta olivoleo por friti ilin kaj tuj oni devas formigi ĝin kiel floro tordante la rondeton tiel: oni metas kanan bastonon en la centro de la rondo, flosanta en la oleo, kaj turnas kontraŭhorloĝnadle. Post nur paro da sekundoj, oni elprenas la folieton el la oleo kaj lasas ĝin sur absorbanta papero.

Ujo plena da Folietoj


La folietojn oni surtelerigas kun mielo. En la centro estas ujeto, farita dum la turnado per la kano. Tiu pleniĝas ankaŭ per la mielo.
La plej bona (kaj pura) maniero por manĝi folieton estas eltondi ĉiun ondumon permane kaj manĝi, laste, la ujeton plena da mielo.

En la kastilia lingvo (hispana), oni diras "miel sobre hojuelas (mielo sur folietoj)" kiam iu situacio estas aperte favora aŭ taŭga.